GUTO - Comenius-projekto 2012-2014
Laborplano

GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn, ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj, kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo, regiono. 

La programo enhavas virtualan, poste personan interkonatiĝon, ellaboron de projektmaterialoj, ekspoziciojn kaj reciprokajn partnerajn renkontiĝojn: en Italio en printempo 2013, en Hungario en aŭtuno 2013 kaj projektfinan kunvenon en Herzberg en printempo 2014. 

Jen la detala, laŭmonata skemo kun la laborplano por la projektperiodo 2012-2014.

2012-13

n-ro
limdato
temo
produktoj
rimarkoj
1.
2012.10.31
Sinprezento
Leteroj kaj fotoj
ĉiuj lernantoj
2.
2012.10.31
Kalendaro
Komuna kalendaro kun ferioj kaj festoj
gvidantoj
3.
2012.11.13
Niaj lernejoj
Fotogalerioj kun priskriboj, filmetoj kun “promeno tra la lernejo kun lerneja ĉirkaŭaĵo”, statistikoj, lerneja historio, tradicioj, eduka sistemo en la propra lando, lernejaj fakoj, kiel aspektas tipa leciono, hejmtaskoj, posttagmezaj okupoj
 
4.
2012.11.30
Comenius-tagoj
Ekspozicioj pri la projekto kaj partneraj lernejoj, grupoj
ĉiuj 3 lernejoj
5.
2012.12.03
Regionaj Kristnaskaj tradicioj
Sendado de memfaritaj poŝtkartoj kaj donacetoj
ĉiuj 3 lernejoj
6.
2013.01.31
Niaj urboj kaj ĉirkaŭaĵo
Kolekto de materialoj por Power Point prezentado pri urboj, regionoj, geografio, naturo (flaŭro kaj faŭno)
ĉiuj 3 lernejoj
7
2013.02.28
Urba historio kaj legendoj
Kolekto de materialoj por prezentado pri historio kaj legendoj el la urbo kaj regiono. Por komuna KD: surbendigo de tipaj regionaj kantoj, rakontoj, legendoj, fabeloj.
ĉiuj 3 lernejoj
8.
2013.03.11
Paskaj tradicioj
Kolektado de pripaskaj interesaĵoj el niaj landoj/regionoj por sendado de informoj, materialoj al la partneroj
ĉiuj 3 lernejoj
9.
2013.04.30
Turista vortaro kaj frazlibro
Dividitaj taskoj: unu lernejo ellaboru frazaron pri vojpriskribo, dumvojaĝaj esprimoj, alia pri loĝado, tranoktebloj kaj la tria pri manĝado, restoracio. Tradukado de la glosaro de Esperanto al la naciaj lingvoj
individue la lernejoj
10.
2013.04.12-19
Dum la vizito en Italio
Komuna gvidlibro
Ŝablono de la gvidlibro, rolludoj pri urbogvidado
projektgrupoj kune
11.
2013.05.31
Comenius-tagoj
Ekspozicioj pri la projekto kaj pri la unua projektrenkontiĝo
ĉiuj 3 lernejoj
12.
2013.06.30
Projekt-raporto
Duontempa raporto al la Comenius Naciaj Agentejoj
ĉiuj 3 lernejoj sub gvido de la kunordiganta lernejo
13.
2013.09.20
Vizitindaj lokoj
Pretigo de fotoj, albumoj, filmetoj kun esperantaj tekstoj pri la turismaj vidindaĵoj de niaj urboj kaj la ĉirkaŭaĵo
ĉiuj 3 lernejoj
14.
2013.09.22-29
Dum la vizito en Hungario
Komuna gvidlibro
Rolludoj pri urbogvidado, interŝanĝo de ideoj pri la gvidlibro, aldono de kolektitaj materialoj
projektgrupoj kune
15.
2013.11.30
Comenius-tagoj
Ekspozicioj pri la projekto kaj pri la dua projektrenkontiĝo
ĉiuj 3 lernejoj

 2014

16.
2014.01.31
Famaj personoj kaj tradicioj
Kolekti informojn pri rimarkindaj, famaj personoj, gravaj eventoj kaj lokaj tradicioj, kutimoj
ĉiuj 3 lernejoj
17.
2014.02.28
Komuna gvidlibro
Finpreparo de ŝablono de la gvidlibro en Esperanto
ĉiuj 3 lernejoj
18.
2014.03.31
Komuna hejmpaĝo
Tradukado de gvidlibra ŝablono en naciaj lingvoj. Kompilado de materialoj por la komuna hejmpaĝo
individue la lernejoj
19.
2014.04.30
Redakta laboro
Interŝanĝo kaj finredaktado de la individuaj gvidlibroj, tradukoj por la hejmpaĝo
ĉiuj 3 lernejoj
20.
2014.05
Dum la vizito en Germanio
Rolludoj, prezentado
Ekzercado de gvidado en la rolo de turisma gvidanto.
Publika rezentado de ĉiuj kolektitaj materialoj al gastoj, vizitantoj. Interŝanĝo de pretaj produktoj.
projektgrupoj kune
21.
2014.05.31
Comenius-tagoj
Ekspozicioj pri la projekto kaj pri la tria projektrenkontiĝo
ĉiuj 3 lernejoj
22.
2014.06.30
Projekt-produktoj
Preparo de ĉiuj finproduktoj, raportoj pri la projekto
kunordiga lernejo kun helpo de projektgvidantoj
23.
2014.09.15
Publikigado,
finraporto
Aperigo, publikado de la finproduktoj. Resumo, finraporto
ĉiuj 3 lernejoj sub gvido de la kunordiganta lernejo