GUTO - Comenius-projekto 2012-2014
Eventoj en 2013

2013

januaro: la unua Comenius-ekspozicio en la EMA-Gimnazio. En la aŭlo de la gimnazio la lernantoj sur 3 tabuloj montris la ricevitajn materialojn de siaj partneroj,

  • bildojn pri la urboj kaj lernejoj en Mazara del Vallo en Italio kaj Gyõr, Hungario. Aparta tabulo informis pri Esperanto, pri ĝia utilo, uzeblo.
  • La tekstoj pri Esperanto, pri Comenius kaj pri la resumo de la projekto estis plurlingvaj, tiel kaj la gimnaziaj lernantoj, kaj la vizitantoj, gepatroj povis kompreni ilin, konatiĝi kun la projekto. 
  • Fotoj en la albumo, gazetartikolo en la regiona gazeto, raporto sur la urba hejmpaĝo.

Traktado de nova temo: geografio, naturo, regionoj, naturo (flaŭro kaj faŭno)

februaro: urba historio, legendoj el la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo. Interŝanĝo de materialoj kun la partneroj. 

marto: kutimoj, tradicioj ĉirkaŭ Pasko. Ni pretigis prezentadmaterialojn el la kolektitaj interesaĵoj. Memfaritajn salutkartojn, tipajn paskajn kaj printempajn donacetojn ni sendis unu al la aliaj.
Ni ellaboris prezentadmaterialojn pri legendoj, historioj de la Harz-regiono. 

aprilo 12-19: Vizito al Mazara del Vallo, Sicilio. La lernantoj bonfartis ĉe siaj gastigantaj familioj, amikiĝis kun samaĝuloj kaj spertiĝis per vizito al la partnerlernejo "G. Grassa".
La urborigardado kaj la ekskursoj bone kontribuis al la lerncelo: ekkoni lokan geografion, historion, kulturon, tradiciojn.
Inter la projekttaskoj estis ankaŭ sinprezentado, rakontado pri propralandaj, regionaj legendoj, bildprezentado de la propra urbo, komparado de paskaj kutimoj.
La lernantoj preparis kaj prezentis ankaŭ teatraĵetojn, scenetojn al la publiko.
La regiona televido ĉiutage raportis pri la eventoj kaj intervjuis lernantojn, instruistojn kaj la organizantojn de la Comenius-projekto.
Raportoj: 8 televidaj raportoj el Italio, gazetartikolo en Harz Kurier, hejmpaĝa raporto de urbo Herzberg.

majo: Ekspozicio en Herzberg, ekspozicio en Győr pri la vizito al Sicilio.

junio: Pretigo de duontempaj raportoj al la Comenius Naciaj Agentejoj

septembro: Pretigo de fotoj, albumoj, filmetoj pri la turismaj vidindaĵoj de niaj urboj kaj la ĉirkaŭaĵo por prezentado dum la partnera renkontiĝo en Győr, Hungario. 

septembro 22-29: La partnera renkontiĝo en Győr, Hungario enhavis lernadon de Esperanto, vizitojn de lecionoj, sportkonkurson, naĝadon, komunan projektlaboron kun multaj taskoj: rolludoj, filmregistrado de scenetoj kaj ellaborado de la kvinlingva turisma vortareto. Ni konatiĝis kun hungaraj artaĵoj kaj  popoldanco, havis gvidatan urborigardadon en Győr, ekskursojn al la fortikaĵo de Komárom kaj abatejo de Pannonhalma. La tuttaga ekskurso al Budapest ebligis viziton de la parlamentejo, de la kastela distrikto kaj de la bestĝardeno. En Mosonmagyaróvár la lernantoj spertiĝis en la interaktiva muzeo 'Futura'. Je la fino de la semajno okazis bonetosa rostadfesto en la ĝardeno de unu el la gastigantaj familioj. Fotoalbumo

septembro 26: la tri projektgrupoj organizis lingvan kvizon kaj kune festis la Eŭropan Tagon de Lingvoj / European Day of Languages, pri kiu aperis artikolo en Harz Kurier kaj raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg.

novembro-decembro: eskpozicio en E-M-A-Gimnazio pri la vizito al Hungario.

decembro 29 - januaro 03, 2014: vizito de la hungara partnero al Herzberg por renkonti geamikojn kaj sperti en vintro la urbon kaj la montaran regionon. La programo estis tre varia, enhavis urborigardadon en Herzberg, viziton al najbara urbeto Osterode, novjartagan piediron al Lonau kun survoja rigardado de la akvofalo. Inter la komunaj travivaĵoj estis ankaŭ vizito al Hannover kaj busekskurso al Tropical Island, grandega tropika banejo proksime al Berlin. Dum aliaj tagoj okazis prelegoj, prezentadoj, manlaborado, dancado, muziko kaj kantado. Rigardu fotojn, legu gazetarikolon pri tio kaj raporton sur la urba hejmpaĝo.