GUTO - Comenius-projekto 2012-2014
Eventoj en 2012

La unuaj paŝoj

En aŭtuno 2012 la kunordiganta lernejo (Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio, Herzberg am Harz, Germanio) kun komisiitoj de la projektoj (kunlaborantoj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg) sukcese lanĉis la projekton. Pri la unuaj paŝoj oni povas legi detalojn ĉe Blogspot-paĝo, ja ankoraŭ ne funkciis aparta projekt-paĝaro. 

Aŭtuno-vintro 2012

- aŭgusto: 
la unua vizito de organizantoj al la hungara partnerlernejo
- septembro: ni festis la Tagon de Eŭropaj Lingvoj kaj organizis informtagon en E-M-A Gimnazio (fotoj)
- septembro: la unua gazetara raporto pri la lanĉo de la projekto, hejmpaĝa informo (fotoj)  
- oktobro: kontaktado kun la partnerlernejoj, interŝanĝo de informoj, fotoj, sinprezentaj leteroj, prezentado de la lernejoj
- novembro: ellaborado de projektmaterialoj, taskoj, kolektado de dokumentoj, partneraj produktoj por la unua ekspozicio
- novembro: ekuzo de interreto, fondo de Facebook-grupo por la projektpartneroj, kreado de projekt-paĝaro
- decembro: preparo kaj interlerneja interŝanĝado de kristnaskaj kaj novjaraj salutkartoj, lernado pri kulturo, tradicioj (fotoj)