Bonvenon al la Comenius-projekto GUTO
Ni bonvenigas vin al la retpaĝo de la trilanda Comenius-projekto GUTO, finance subtenita de Eŭropa Komisiono.
La dujara projekto (2012-2014) celas la fakan klerigadon de 12-18-jaruloj, prepari ilin fariĝi junaj turismaj gvidantoj en sia urbo, regiono.
Ili ekkonas
-
lokajn vidindaĵojn
-
geografion
-
historion
-
tradiciojn
-
kutimojn.
Ili lernas pri legendoj, interesaĵoj pri pasinto kaj nuntempo de sia urbo, regiono. En kunlaboro kun siaj eksterlandaj partneroj ili interŝanĝas spertojn kaj komune ellaboras projektmaterialojn.
Vi trovas ĉi tie
-
detalan priskribon de la projekto
-
informojn pri projekt-partneroj
-
novaĵojn pri nia agado kaj ankaŭ
-
foto- kaj videomaterialojn.
|