GUTO - Comenius-projekto 2012-2014
Eventoj in 2014

2014

januaro-marto: La celo en tiu projektperiodo estis lerni pri famaj lokaj personoj, gravaj eventoj en la urbo kaj rilatantaj lokaj tradicioj kaj kutimoj. La lernantoj kolektis materialojn, faris fotojn en la urbo ekz. pri nomŝildoj, monumentoj, pretigis PowerPoint prezentadojn kaj sendis ilin al siaj partneroj.
Ni pretigis ankaŭ plurajn ekzercmaterialojn, kiujn ni planis uzi dum la lasta projektrenkontiĝo en aprilo. 

Okaze de Pasko la lerngrupoj pretigis salutkartojn, mesaĝojn kaj sendis bondezirojn al siaj partneroj. 

aprilo 23-29: La italaj kaj hungaraj partnergrupoj alvenis al Herzberg am Harz por la lasta komuna renkontiĝo. La germanaj lernantoj organizis por ili gvidatan urborigardadon por konatiĝi kun lokaj vidindaĵoj, la Esperanto-Centro kaj biblioteko. Specialan signifon havis la rigardado de la Welf-kastelo, ja la temo de la du-jara projekto estis 'Vizito de la loka kastelo al la Esperanto-Domo'. 
La lernantoj solvis komunajn pojekttaskojn, vizitis lecionojn, partoprenis en sport-konkursoj, ekskursis al Berlin, al la Harz-montaro, al Goslar kaj Göttingen. 
Pri la unusemajna vizito aperis raporto sur la hejmpaĝo de Harz Kurier  kaj gazetartikolo.

La adiaŭan feston en la aŭlo de la E-M-A Gimnazio partoprenis 500 lernantoj, instruistoj kaj gastoj por lerni pri la projektrezultoj kaj renkonti la lernejajn delegaciojn el Mazara del Vallo, Italio kaj Győr, Hungario. Detala programo paĝo 1, paĝo 2 (.pdf, 330 KB).
Urbestro Gerhard Walter en Esperanto kaj en la germana salutis la kunvenintojn kaj laŭdis la bonan, amikan internacian kunlaboron de junuloj kaj instruistoj.
Je la fino de la festo ĉiuj kune kantis la eŭropan himnon en Esperanto.
Pri tiu bela lasta festo aperis aparta raporto sur la hejmpaĝo de Harz Kurier kaj gazetartikolo kun fotoj.

majo-junio: Ekspozicio en la E-M-A Gimnazio pri la tria projektrenkontiĝo kaj pri la tuta projekto. Ĝi prezentas la celojn kaj la ĉefajn eventojn, memorindajn komunajn travivaĵojn de lernantoj kaj instruistoj en Mazara del Vallo, Győr kaj Herzberg. Laŭmonata priskribo de la kunlaboro, multaj fotoj, bildkartoj, prezentado de la lernejoj kaj partnerurboj, verkoj de la lernantoj, ktp. informis la tutan lernejon kaj vizitantojn pri la projekto. Fotoalbumo

julio-septembro: resuma lernado pri lokaj vidindaĵoj, pretigo de filmetoj pri junaj ĉiĉeronoj, raportado, pretigo de finproduktoj.